PIV 2020 · 2673
★ĉarm/a
★ĉarm/a. Delikate plaĉa k alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kaŭzo: ĉarmaj trajtoj de vizaĝo Z; per Dio, kiu tage k nokte meditas nur pri nova kreado de ĉarmaj virinaj figuroj Z; nur vi per via ĉarma afableco, per sorĉa ligo min katenis Z; la belan peton, tiun ĉarman branĉon, en mano de virino pli potencan ol glavo Z; kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! X; ŝi estas ĉarma kiel cervino X; al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas Z; ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj Z; ĉio sia estas plej ĉarma Z; ĉarma ornamo Z, trezoro Z, vesto, rakonto, kamparo. ☞ linda.
ĉarme. En ĉarma maniero: ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; kiel bone k ĉarme estas, se fratoj vivas kune! X; dometo, kiu per siaj kvar simplaj fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto Z; el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj Z; tio aspektis nepriskribeble ĉarme Z.
ĉarmo
1 Allogo de tio, kio estas ĉarma: (desegno) plena de profunda sento, simpla ĉarmo k kvieta harmonio Z; ili estas nur pli modestaj, k tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon B; tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro Z.
2 (ordinare plurale) Allogaj belaĵoj de virino: kiel sentema li estas por la ĉarmoj de ia Frine! Z; tial, Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon B; tra ĉiela vualo la sun’ per la palo revigus min pri la ĉarmoj de via okulo perfida K.
ĉarmi (tr) Delikate plaĉi k allogi, iom mistere aŭ sorĉe: ŝi ĉarmis ĉiujn per sia spriteco; ĝi (la pipo) koron ĉarmas K; vi, ĉarmu k silentu! K; la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco X; ĉarmanta fluto. ☞ ravi, ensorĉi.
ĉarmaĵo. Tio, kio ĉarmas: Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj X; la lipoj ridetadis el la nigra barbo, kvazaŭ ili volus rakonti multe da ĉarmaĵoj Z.
ĉarmeco. Eco de io ĉarma: ĉarmeco estas trompo X.
ĉarmigi. Fari (ion, iun) ĉarma: kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li X; matena roso ĉarmigis la ĝardenon.
ĉarmulo, ĉarmulino. Persono ĉarma: ĉarmulo estis vi, ĉar mulo estis vi JB.