← Reen al E

PIV 2020 · 3639

ekstaz¹o

ekstaz1o
Θ Ψ Stato de homo provizore perdinta ĉian sensivecon pro ekskluziva fiksiĝo de la atento k ekzaltiĝo de la sentiveco: la ekstazo de sankta Tereza. entuziasmo, vizio.
(f) Plej alta grado de admiro aŭ feliĉo, kiu iel tiras la animon el la korpo: tiuj ĉi okuloj brulis per ekstazo Z; ama ekstazo.
ekstaza. Rilata al ekstazo: Rabisto Moor, en ekstaza feliĉego Z; ili faris ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato Z.
ekstaziĝi. Atingi ekstazan staton: ekstaziĝi antaŭ iu.
ekstazulo. Persono ema senti ekstazojn.