← Reen al R

PIV · 13328

★religi/o

religi/o. Tuto de la sintenoj k faroj, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj, por ekz-e peti favoron aŭ certigi al si postmortan definitivan feliĉon: la hebrea, kristana, islama, budhisma religio; la religio disigas la filojn de la sama lando Z; defali de la religio de siaj patroj Z; prezenti pacigan ponton inter la diversaj religioj Z; mi volis esprimi en tiu preĝo nur la naturan religion de la homa koro Z; starigo de neŭtrale-homa religio Z.  kulto, magio, rito, eklezio, sekto, Diservo, sakramento, dogmo, diismo, panteismo.
religia
Koncernanta religion; rilata al religio: religia dogmaro; religia kanto. sankta.  pia.
🅢 Vivanta konforme al la reguloj de iu religio: religia ordeno; aparteni al ia religia komunumo Z; religia flegistino.
(f) Tiel skrupule konscienca, kiel ĉe religia ceremonio: ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento Z; religie observi la preskribojn de la kuracisto.
religiano. Ano de iu religio.
religieco. Eco de iu, io religia: la religieco de Kantio.
religiulo
Ano de iu religia ordeno aŭ kongregacio. monaĥo.
Religiano: tiu feliĉo, kiun al infano de religiulo donas la posedado de «Dio» en sia koro Z.
alireligiano, alireligiulo. Ano de alia religio, ol la priparolata: ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn Z.
interreligia. Ekzistanta inter pluraj religioj: la interreligia malamo Z; interreligiaj militoj. ekumena.
multreligia. Havanta plurajn religiojn: la multreligia Rusujo Z.
nereligia. Ne apartenanta al religio: nereligia lernejo. laika, profana.
samreligiano. Iu, kiu apartenas al la sama religio, kiel alia persono: ili akceptis amason da forkurintaj samreligianoj Z.
senreligia. Konfesanta neniun religion: senreligia civitano.
senreligieco. Eco de iu, io sen religio: eĉ senkaŝa senreligieco ne multe helpas al la forigo de (malamo) Z; senreligieco daŭras ordinare ne longe Z.
senreligiulo. Homo sen religio: komunumo de senreligiuloj Z. agnostikulo, ateisto, liberpensulo.