PIV · 13329
relikv/o
relikv/o G
1 Θ Restaĵo de la korpo de iu sankta persono, aŭ de aĵo posedita de tiu: la kulto de la relikvoj estas komuna al la roma katolikismo k al la tibeta budhismo; (f) tiu stranga moro estas relikvo el la antaŭkristana tempo. Sin. sanktrestaĵo.
2 ☼ Vivulo, biocenozo aŭ medio, pasinte ofta k disvastiĝinta, sed iĝinta rara k notinde malpli disvastiĝinta: relikvaj specioj ĝenerale vivas en rifuĝejoj. ➞ minaci 2, vestiĝo.
relikvujo. Ujo, ofte el multekosta materialo, por enteni relikvon 1.
relikvokesto. Artisme konstruita kesto, ofte en formo de preĝejo, por enteni relikvujon.