PIV · 10386
★minac/i
★minac/i (tr)
1 (iu) Montri al iu per paroloj aŭ gestoj, ke oni intencas fari al tiu malbonon: kiu li estas, tiu, kiu nin minacas? Z; minaci iun per la fingro, per bastono, per morto; li minacas al si mem per la pugno Z; (kun inf. signifanta la timotan agon) li minacis denunci nin, min bati, rezigni sian postenon; (abs) reĝo donacis, sed polico minacas Z; kiu multe minacas, ne estas danĝera Z; minaci per pugno en la poŝo Z; minacanta rigardo; la nuboj formis minacantajn bildojn Z.
2 (io) Evidentigi, ke ĝi probable baldaŭ okazos k alportos malbonon: la infekto lin minacas; la danĝeroj, kiuj la gefratojn ankoraŭ nun minacas de la flanko de la patrino Z; (kun inf. signifanta la timotan agon) E. kreskis, neniam minacante disfali en dialektojn Z; tia agmaniero minacas fariĝi kutima; ni estis minacataj de malsato; ☼ minacata specio (en danĝero de malapero; ☞ relikvo); (analoge) falegon minacanta kamentubo Z; (abs) minacas fulmotondro, ribelo, pesto. ➞ pendi, sieĝi, ŝvebi.
minaco
1 Paroloj, gestoj, per kiuj oni minacas: timi nek minacojn, nek batojn; minacoj ne mortigas Z; minaco de reĝo estas kiel kriego de leono X; oni faris al ni ne proponojn, sed minacojn Z, (f) li estas minaco por la reĝimo.
2 Probable okazonta malbono: konstanta minaco de ruiniĝo ilin deprimas; sub minaco de morto respondu al mi Z.
minaca. Entenanta minacon: kun minaca vido Z; kiel ajn minacaj estos miaj vortoj […] Z.
minace. Esprimante minacon: Moor, minace al Schweizer Z.