PIV · 11959
★pend/i
★pend/i (ntr)
1 Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon: ĉi tie pendis la lucerno de memoro Z; la salono, kie pendis la portretoj de la prapatroj Z; fruktoj pendas sur la branĉoj Z; la sonorilo iam pendis en la preĝeja turo Z; la haroj pendis malsupren sur la ŝultroj Z; sur ŝnuro pendantaj fiŝoj Z; liaj manoj pendis senforte sur la nigra vesto Z; la malgranda ŝipo, kiu pendis malsupren de la plafono Z; jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko X; maljunaj salikoj pendas larĝe super la akvo Z; li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo Z; glavo pendis ĉe lia flanko; (f) mia rigardo pendis je ŝiaj lipoj; ĝis tiam nia afero pendas en la aero Z (estas necerta).
2 Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, k morti de premsufoko: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos Z; tajloro krimis, botisto pendas Z; morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo, tial nun ni gaje festas! Z; pendonto ne dronos Z.
3 (f) Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi: super ni pendis la pura ĉielo B; la luno pendis alte en la ĉielo B; super la homamaso pendis polvo k tumulto; en la aero pendis peza griza nebulo B; roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno Z; (f) iliaj ĝemoj pendis en la venenita aero de l’ kajuto B; pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro Z; grava danĝero pendas super (minacas al) nia entrepreno.
4 Dependi: li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj Z; lia vivo pendis nur sur unu fadeno Z.
pendado. Ago de tiu, kiu pendas.
★pendigi
1 Fiksi ion ĉe unu ekstremo tiel, ke la alia ne tuŝu la teron aŭ plankon: mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto Z; oni pendigis supre la flagon de alarmo Z; pendigi mantelon sur hoko B; sur la branĉoj ili pendigis malgrandajn retojn el diverskolora papero Z; de la supra sojlo li pendigis la florpoton; la tapiŝoj estis pendigitaj kiel murornamoj Z; eolaj harpoj estis iam pendigitaj en la branĉoj Z.
2 Levi de sur la tero iun per ŝnuro, ĉirkaŭanta la kolon, ĝis morto per gorĝpremado: oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj X; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio X; por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu Z; en dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu Z.
3 Ⓣ Munti ĉasion sur risortoj, por malgrandigi la skuiĝojn.
pendigilo
1 Ⓣ Elasta sistemo, ebliganta pendigi aparaton, framon ks tiel, ke okazaj delokoj estas tuj kompensataj: risorta, kardana pendigilo (suspensio).
2 = pendingo.
★pendiĝi. Iĝi pendanta: la vento forblovis la ĉapon, k ĝi pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto Z.
pendingo. Pendumilo: boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem Z; pendingoj ŝarĝitaj je kadavroj.
pendumi (tr) Pendigi 2: sin pendumi; penduminda fripono.
pendumilo. Trabaro destinita, ke tie oni pendigu kondamnitojn.
alpendigi. Alkroĉi, pendigante: al ĝi ili kutimis ĉion alpendigi Z; subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj Z.
★dependi
1 Esti subigita sub ies volo aŭ povo: la filo dependas de sia patro; la sorto de homo dependas de Dio; la afero ne dependas de mia volo Z; la decido dependas de vi B; de vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton Z. ☞ obei, submetiĝi.
2 Esti ligita kun io per mallarĝa rilato de konsekvenco: ĉio ĉi dependas de la cirkonstancoj, de la sekreteco, rapideco, de via gusto, de l’ kutimo Z, de la vetero; mia feliĉo dependas de tio, ĉu mi edziĝos kun ŝi.
3 Esti konsistiga parto de tuto: tiu ĝardeno dependas de la bieno; la aferoj, kiuj dependas de nia metio; tiu vilaĝo ne dependas de nia distrikto. ☞ aparteni.
dependa. Tia, ke ĝi dependas de io: gento, kiu de jarcentoj sentas sin dependa; terpeco dependa de la vilaĝa komunumo; Λ dependa (subordigita) propozicio.
lineare dependa ∆ (pp aro de vektoroj) Tia, ke iu lineara kombinaĵo formita el la aro nulas, kvankam ties koeficientoj ne ĉiuj nulas.
depende de. Sekve de, laŭ, konforme al: mi rezervas al mi la rajton akcepti vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de via komitato Z; mi agos depende de tio, kiel li respondos.
dependaĵo. Io, kio dependas de alio: vendi la kastelon kun ĉiuj ĝiaj dependaĵoj.
dependeco. Stato de iu, io dependa: ili tenis la laboristaron en hontinda dependeco.
elpendi. Pendi el io: azeno kun elpendanta lango B.
★elpendaĵo. Ŝildo aŭ tabulo, ekstere pendanta super la pordo de butiko, firmo ktp k portanta ties nomon aŭ simbolon: lumigebla elpendaĵo.
malpendigi. Depreni de ĝia loko ion pendigitan.
stokaste nedependaj 📈 (pp du okazaĵoj A k B) Tiaj, ke la probablo por B estas la sama, kiam A aperas, kiel kiam A ne aperas.
sendependa. Tia, ke li, ĝi dependas de neniu aŭ nenio: sendependa lando; ĝi estas tute sendependa de tiu aŭtoro Z; la finiĝoj (de la tabelvortoj) ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj k ĝeneralaj Z; plena sendependeco de ĉiu lando de (pri) la religio k lingvo de ĝiaj loĝantoj Z.
superpendi. Elstari, pendante super io.
flugpendi Z. Ŝvebi.