PIV · 961
★aparten/i
★aparten/i (ntr)
1 Esti ies fakta aŭ leĝa posedaĵo: la domo apartenas al mia patro Z; ĉiu lando morale k materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj Z; al ĉiu konvenas, kio al li apartenas Z; (f) la gratuloj apartenas al la tuta kunlaborantaro Z; la estonteco apartenas al ni! Z.
2 Esti submetota al ies juĝo, decido, konsidero, esti ies afero: la lingvaj demandoj apartenas ekskluzive al la Lingva Komitato Z; al kiu apartenas juĝi inter ni du?; ne apartenas al homo kondamni alian homon je morto.
3 Esti parto de aro, ano de grupo, unu el pluraj difinitaj personoj: li apartenas al la laborista grupo; li apartenas al niaj amikoj Z; mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni […] Z; tiu provinco apartenas al la plej riĉaj; floro, kiu apartenas al aŭtuno.
aparteno, apartenado. La fakto, ke iu, io apartenas al: la apartenado de konscia E-isto al E-a societo estas kvazaŭ devo; la ŝajna apartenado al unu religio Z.
apartenaĵo
1 Io, kio apartenas al iu: el la apartenaĵo de la reĝo oni tuj donu la elspezojn Z; la afero Esperanta estas libera apartenaĵo de la tuta mondo Z.
2 Aparta propraĵo, dependaĵo: mi etendis la ĉielon k aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn X; tio ĉi estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj Z; la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenaĵon gentan Z. ☞ karaktero, specialaĵo.