PIV · 962
apati¹o
apati1o. Stato de spirito, kiun nenio tuŝas, ekscitas aŭ suferigas: kun malespero k apatio lasi fali la manojn Z (rezigni); kelkaj helenaj filozofoj rigardis la apation kiel la veran staton de la saĝulo.
apatia. Nesentema, indiferenta: homo (Javal), kiu blindiĝis en la 62a jaro de sia vivo k tamen ne fariĝis apatia por ĉio en la mondo Z; mi jam de longe estas tute apatia kontraŭ ĉiuj laŭdoj k mallaŭdoj Z.