← Reen al K

PIV · 7396

★karakter/o

karakter/o
Ĉiu el la formoj k proprecoj, kiuj distingas la individuojn aŭ la vivulojn unujn de la aliaj: heredaj, medi-estigitaj karakteroj; primaraj seksaj karakteroj (seksorganoj); sekundaraj seksaj karakteroj (aperantaj ekde la pubereco, i.a.: haroj; ĉe la viroj modifo de la voĉo; ĉe la virinoj, menstruoj, disvolviĝo de la mamoj); recesiva karaktero. fenotipo.
Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aŭ grupon: la knabineto posedis la karakteron de sia patro Z; nobla, malnobla, pacama karaktero; ambaŭ virinoj posedis karakterojn vivajn k ekscitiĝemajn Z; forteco de karaktero Z; la angla, la sudlanda karaktero; la karaktero de Hamleto.
Ψ Aro de ecoj, kiuj ebligas klasi individuon en psikologian kategorion.
Rolo, stato, kiun oni alproprigas al si en la socia vivo: vi eliras nun en la mondon en karaktero de propra sinjoro Z; ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Z; homo, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto […] Z. kiel, estiel.
Morala firmeco, volenergio: granda per la inteligento, ne per la karaktero.
Distinga eco, propra al unu afero: kelkaj ne komprenas la karakteron de nia afero Z; la proponoj havas la karakteron ne de postuloj, ili estas nur konsiloj Z; iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito Z; liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron Z; verkoj, kiuj havas karakteron internacian Z; tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia, ol ĉe ni Z; ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan Z; tiu stilo havas specialan karakteron Z.
Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero: pentraĵo kun karaktero; danco de karaktero (folklora, ekzotika); karakteron al kanto donas la tono (tonalo) Z.
karaktera
Rilata al homa karaktero: karaktera perturbo; karaktera eco Z.
Esprimplena, frapanta: karaktera rolo.
karakterhava. Havanta karakteron 57.
karakterologio Ψ Scienca studo de la homaj karakteroj k de la rimedoj klasi individuon en karakteran kategorion.
diverskarakteraj. Prezentantaj diversajn karakterojn: kolekto da plej diverskarakteraj pecoj k artikoloj Z.
senkaraktera. Havanta nenian propran, distingan karakteron: senkaraktera kapo, pejzaĝo, skulptaĵo. banala, neŭtrala.
skribkaraktero. Karakteriza maniero, en kiu difinita individuo desegnas siajn literojn: gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino Z; la skribkaraktero de mia frato! Z.