PIV · 12092
★person/o
★person/o
1 Aparta homo kun siaj karakterizaj ecoj: ĉiu persono kun sia bezono Z; oni vivas ne kun mono, sed kun persono Z; ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li Z; konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone X; eminentaj personoj en la urbo Z; ĉi tiu faras siajn aferojn mem, per sia propra persono Z; trovi amikon en la persono de sia mastro; (pli ĝenerale, ĝentila sinonimo de homo) la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo Z; kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj Z; ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono Z. ☞ individuo.
2 ⚖ Ĉiu unuopa estaĵo, kiu havas rajtojn k devojn laŭ la leĝo: fizika persono (ĉiu individua homo), jura persono (organizo aŭ grupo de individuoj, posedanta juran ekziston k havanta rajtojn k devojn aparte de la rajtoj k devoj de ĝiaj reprezentantoj aŭ unuopaj membroj).
3 ♧ Rolanto, imagita de verkisto en romano, teatraĵo, filmo ks: personoj: Ifigenio, Toas, Oresto, Pilado, Arkas Z; flankaj personoj Z; mutaj personoj; la malgrandaj personoj, en artista tutaĵo, havas tian saman gravecon kiel la grandaj Z. ☞ heroo.
5 Λ Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, k tion, pri kio oni parolas: en la konjugacioj vi havas […] ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono k nombro Z; «ci» signifas la duan personon de l’ ununombro Z.
★persona
1 Propra al unu persono: ĉion rigardi tra sia persona vitro Z; estante nun tre okupita, por iom rebonigi mian personan situacion Z; ili pro persona ambicio volas ruinigi nian harmonion Z; laŭ mia persona opinio Z. ☞ propra, privata.
2 Rilata al unu difinita persono k ne al aliaj: tio ĉi donis al la afero karakteron iom personan Z; ĝi faras nur la impreson de persona polemiko Z; personaj aludoj, atakoj.
3 Λ (pp pron.) Montranta persono(j)n (mi, ci, ni, vi) aŭ anstataŭanta subst-on (li, ŝi, ĝi, ili, oni). ☞ refleksivo. Rim. individua kontrastas kun kolektiva; persona kontrastas kun anonima, neoriginala, ĉiesa.
persone
1 Koncerne iun personon: mi persone suferis de li (Cart) tre multe Z; se ĝi enhavas ion, kio povus esti malagrabla por vi persone Z; se iu provos ataki persone vin aŭ lin Z; nun la artikolo de B. S. aludas min persone Z; mi ne konas lin persone, nur laŭnome.
2 Laŭ propra opinio, gusto: persone, mi ne vidas iajn kontraŭdirojn; persone, mi tion ne ŝatas, sed […].
3 En propra persono, mem: persone danki iun B; li volis viziti persone la malsanulojn.
personaĵoj. Ĉiaj personaj detaloj uzeblaj, por legitimiloj, biografio, gazetartikolo ks.
personaro
1 Tuto de la personoj, servantaj aŭ oficantaj en unu entrepreno: la personaro de la firmo decidis strikon.
2 Tuto de la personoj en teatraĵo, filmo ks: listo de la personaro; sian tutan personaron li portis ĉiam kun si – li estis pupludisto Z.
personeco
1 Tio, kio konsistigas la personon; propra k memstara ecaro: dokumenta materialo, per kiu estas prezentita la personeco de Dro Z.; la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco; duiĝo de la personeco (alterna ekzisto de du personecoj en unu sola individuo). ☞ egoo, karaktero, mio, mem.
2 Ψ Kunaranĝo de psikaj elementoj, kiuj igas individuon agi propramaniere k senti sin malsama ol ĉiu alia, k kiuj organiziĝis laŭ unika maniero dum la evoluo de la koncerna individuo.
3 ⚖ Kapablo esti persono en leĝaj aferoj (jura personeco): asocio sen jura personeco ne povas ricevi heredaĵon.
personecigi. Variigi laŭ la koncernataj personoj: la romia juro estas principe kontraŭa al la personecigo de la punoj; personecigi la aŭtomobilajn asekurpagojn.
personeto. Malgranda persono: la knabino jam estis personeto; la silikoj estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti Z.
personigi
1 Atribui al objekto aŭ abstraktaĵo la figuron, sentojn aŭ parolon de persono: poezio emas personigi la naturon; la fantazio de la mediteraneaj popoloj personigis ĉiujn iliajn diojn. ☞ prozopopeo
2 Prezenti en sia persono tipan ekzemplon de ia eco: Harpagono personigas la avarecon; multaj vidas en mi kvazaŭ la personigadon de nia afero Z. ☞ simboli, enkorpigi, tipigi.
personismo Φ Doktrino, kiu rigardas la memstarecon de la personoj kiel esencan bazon de ĉia civilizo.
enpersonigi
1 Ludi la rolon de teatra persono: ŝi enpersonigis Desdemonan en «Otelo».
krompersono. En negoco, diskuto ks, persono ne rekte interesata.
senpersona. Tia, ke ĝi ne montras personecon: en E. la verboformoj per si mem estas senpersonaj; lia stilo havas tute senpersonan tonon; estas tre dezirinde, ke la senpersoneco k memstareco de nia afero ĉiam pli k pli fortiĝu Z; mi decidis tute senpersonigi E-on Z.