← Reen al I

PIV 2020 · 6511

individu¹o

individu1o
Ĉiu vivulo, rigardata kiel unuo aparte de sia speco aŭ grupo: abelujo enhavas grandan nombron da individuoj, ordigitaj laŭ tri specoj; privata individuo (ne havanta ian rangon, ordonpovon ks).
La plej malalta unuo de la nomenklatura hierarkio de la vivuloj: formo konsistas el individuoj. populacio, specio.
individua. Propra al individuo, persona, aparta: individua opinio, gusto, laboro; la individua libereco estas garantiita al ĉiuj regnanoj; bona instruado ofte bezonas esti individua; la artikolo montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita Z.
individueco. Eco, kiu karakterizas individuon: ŝirmi la regionan individuecon de la kuirarto; ne science difinebla estas la individueco de geniulo. personeco.
individuismo. Doktrino, laŭ kiu ĉiu homo devas agi k vivi por propra, individua celo, k konsenti al la sociaj necesecoj k al kolektiva kunagado nur laŭ propra decido. anarkio, komunismo.
individuisto, individuismano. Partiano de individuismo.
individugenezo Evoluo de individuo ekde la zigoto ĝis la plenkreska formo. Sin. ontogenezo. kladogenezo.