PIV · 8197
★komun/a
★komun/a
1 Rilata al pluraj samtempe: komuna amiko, ĉambro, letero, tero, kunveno; malfeliĉo komuna estas malpli premanta Z (➞ kompanio); loĝi kun iu en komuna domo X; ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj.
2 Rilata al la plejmulto: komuna ideo, opinio, lingvo (kontraste kun la teknika); komuna leĝo; la komuna saĝo (kapablo distingi pravon de malpravo, almenaŭ tiom, kiom povas ĉiu ajn normala homo); la komuna (publika) atento; komunuza frazo Z. ☞ banala, ĝenerala, socia, triviala, vulgara.
komune
1 Kune: amo k puno loĝas komune Z; lingvo komune-homa Z (komuna al ĉiuj homoj).
2 Ĝenerale, ordinare: vorto komune uzata Z; komune konata Z.
komuno
1 Tio, kio estas komuna.
2 Komunumo 2.
komunaĵo
1 Io komuna al pluraj personoj (ss 🅢): la komunaĵoj (komunaj posedaĵoj) de geedzoj.
2 ∆ (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiu apartenas al ambaŭ aroj (analoge pri pluraj aroj): la komunaĵo de A k B estas notata A ∪ B. ☞ kunigaĵo, komplemento.
komuneco. Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kulturo k de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komuneco Z.
komunigi. Fari, ke io estu komuna: komunigi la kampojn de vilaĝo; komunigi la uzadon de mastrummaŝinoj. ☞ alirebla, vulgarigi.
komunismo
1 🅢 Ĉia ekonomia k sociala organizo, foriganta la privatan proprieton k anstataŭiganta ĝin per komuna proprieto: la komunismo de Platono, de la Paragvajaj jezuitoj.
2 🅢 Socipolitika doktrino, kiu celas nuligi la kapitalismon, detrui la individuan proprieton k bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo. ☞ anarkiismo, bolŝevismo, kolektivismo, socialismo.
3 Σ (evi) Politiko de la komunistaj partioj: la rusa komunismo de 1917; la ĉina komunismo.
komunisma. Karakterizata de la celoj de komunismo 2 aŭ (evi) la metodoj de komunismo 3.
komunisto
1 Adepto de komunismo 2.
2 Membro de komunista partio.
komunista. Rilata al la komunistoj: la komunista Partio; komunistaj organizoj, internacioj.
komunonaj ∆ (pp du nombroj) Havantaj racionalan kvocienton.
★komunumo
1 Ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo k interesoj: komunumo de Izrael Z, de liberkredantoj Z; la Komunumo (la Budhana eklezio; ➞ juvelo); preĝeja komunumo B; ♜ la Pariza Komun(um)o (1871).
2 Kuniĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (unua paŝo al kreado de Eŭropa Unio); la komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (komuna organizo de respublikoj de eks-Sovetio).
4 Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. ☞ magistrato, municipo.
komunuma. Rilata al komunumo 2 aŭ 4: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo; Komunuma juro (jursistemo de la Eŭropa Komunumo).
komunano, komunumano ♜ Ano de la Pariza revolucia Komun(um)o.
nekomuna. Persona, privata.