PIV · 8043
kolektiv³a
kolektiv3a
1 Prezentanta la komunan agadon de pluraj kunigitaj personoj: kolektiva laboraĵo, verko, protesto, decido.
2 Prezentanta ecojn, apartenantajn specife al grupo k ne al la ĝin konsistigantaj individuoj: kolektiva halucino; kolektiva konscio.
3 Kuniganta plurajn personojn aŭ objektojn sub komuna nomo aŭ signanta ilin per aparta determinilo: «gento» estas kolektiva vorto; kolektiva adjektivo, pronomo (☞ ĉiu, tuta).
kolektivo. Aro da personoj komune agantaj aŭ laborantaj, aŭ kunigitaj per komunaj interesoj: ni man’ en man’ en kolektiv’ kantante iras al la viv’ (TJO-kanto).
kolektivismo. Socia sistemo, kiu starigas la kolektivan proprecon de ĉiuj produktorimedoj, anstataŭigas la kapitalistan konkuradon per socia organizo de la laboro, k dispartigas la kolektivajn produktojn proporcie al la kvanto de la plenumita laboro. ☞ socialismo, komunismo.
kolektivisto. Adepto de kolektivismo.