PIV · 14468
social²a
social2a. Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste kun la politikaj: pri socialaj reformoj povas sukcese paroli nur riĉulo, kiu oferas […] Z; socialaj konfliktoj; sociala asekuro (asekuro, en kiu partoprenas la ŝtato, la mastroj k la dungitoj, celanta kovri la ekonomiajn k fizikajn riskojn).
socialema (pp ŝtato) Tia, ke per siaj registaraj instancoj (asekurado, subvenciado, loĝigado kc) ĝi celas certigi al ĉiuj anoj plej altan bonstaton.
socialigi. Aranĝi konforme al socialismo: socialigi la grandajn ŝtalfabrikojn.
socialismo
1 Socipolitika doktrino, kiu, pravigante sin aŭ per idealo de justeco k frateco, aŭ per leĝoj de la ekonomia evoluo, rekomendas anstataŭigon de la kapitalisma ekonomia organizo per nova organizado, transdonanta la ilojn de produktado al la socio k rezultigonta komunajn vivkondiĉojn ne nur pli justajn, sed ankaŭ pli favorajn al plena disvolviĝo de la homa personeco.
2 Ⓜ Socipolitika doktrino, celanta, per la starigo de celkonforma mastrumado, forigi la plusvaloron, kiun profitas mastro, akcikompanio aŭ ŝtato el la laboro de siaj dungitoj. ☞ anarkio, kolektivismo, komunismo, sindikatismo.
nacisocialismo. Doktrino de Hitlero k liaj sampartianoj, kies ĉefaj karakterizaĵoj estis germana naciismo, totalismo, rasismo k militismo. ☞ naziismo.