PIV · 11806
★parti/o
★parti/o
1 Σ Grupo de homoj, havantaj samajn socialajn celojn k similajn politikajn opiniojn, k klopodantaj efektivigi tiujn celojn per partopreno en la ŝtata regado: la socialista, komunista partio; aliĝi al partio Z; esti eksigita el partio; parlamenta reprezentado de la partioj; la aliaj partioj rifuzis partopreni en la kongreso Z. ☞ frakcio, skismo, tendenco. ➞ klano, koterio, tendaro.
2 Ĉiu el la du homoj aŭ homgrupoj, kiu kontraŭstaras al alia en milito, proceso, sporto aŭ ia alia batalo: ĉiu partio havas egalan ŝancon venki Z; juĝisto devas aŭskulti ambaŭ partiojn; la plenda partio.
3 Unu el la partoprenantaj grupoj en diskuto, kontrakto ks: la partoprenantaj partioj de la kontrakto M.
4 Edziĝo, rigardata el la vidpunkto de sameco de rango, riĉeco ktp: ili interfianĉiĝis, k tio estis tre ĝusta partio: ambaŭ estis junaj Z; Anna atendis bonan partion por sia filino Z.
5 ♠ Ĉiu el la ligitaj bataloj inter du aŭ pluraj ludantoj, obeantaj difinitajn regulojn: partio de kartoj, de bilardo; gajni, perdi la partion; vana partio (sendecida, ĉe ŝako); se ĉiu el du ludantoj jam gajnis unu partion, la tria estas decida.
★partia
1 Apartenanta aŭ rilata al partio: la partiaj instancoj; partia disciplino; la partia gazetaro.
2 Maljuste favora al la sampartianoj: partia intrigo Z; mi esperas, ke vi ne rigardos mian opinion kiel partian Z; partia ĵurnalisto, juĝisto; kial ĝi agis tiel partie? Z.
partiano. Membro de partio: la partianoj de Cezaro; la uzado de E. neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo Z; la partianoj forkuris de ili (la projektistoj) Z; ili timas, ke mi fariĝas speciale via partiano Z.
partianeco. Stato de iu, kiu estas membro de partio.
partianiĝi. Iĝi ies partiano: partianiĝi en disputo.
partieco. Eco de tiu, kiu estas partia 2: montri nek partiecon nek antaŭjuĝon.
partiestro. Tiu, kiu gvidas partion 1.
dupartia. Apartenanta al politika sistemo, en kiu ekzistas nur aŭ precipe du partioj.
sampartiano. Ano de la sama partio.
senpartia
1 (iu) Montranta neniun favoron al tiu aŭ alia partio, juste juĝanta, ne konsiderante opiniojn aŭ personojn: tial en batalado de la partioj mi devas resti absolute senpartia Z; ĉiu pensas, ke li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj Z.
2 (io) Objektiva: senpartia konsiliĝado Z; senpartie elektita institucio Z.
senpartieco. Eco de iu, io senpartia: oni povas nur admiri la konstantan senpartiecon de liaj juĝdecidoj.
senpartiulo. Homo, ne apartenanta al partio, ss al la ununura partio.
unupartia. Karakterizanta regnon, en kiu diktatorece regas unu partio, kiu malpermesas la ekziston de aliaj partioj. ☞ totalismo.
tripartia. Apartenanta al sociala sistemo, en kies organoj estas reprezentataj la salajruloj, la entreprenestroj k la registaro.
Laborpartio. Nomo de social-demokrata partio en kelkaj landoj.