PIV · 4761
frakci¹o
frakci1o
1 ∆ Nombro esprimita kiel kvociento de du aliaj nombroj, nome la dividato (numeratoro aŭ numeranto) skribata super aŭ maldekstre de streko, k la dividanto (denominatoro aŭ nomanto) sub aŭ dekstre de ĝi (¾ aŭ 3/4): decimala frakcio (kutime skribata per komo aŭ punkto: 0,75 aŭ 0.75); perioda decimala frakcio (tia, ke ekde iu cifero la decimaloj ripetiĝas periode); reduktebla frakcio (kies numeratoro k denominatoro ne estas primaj inter si); propra frakcio (kies denominatoro estas pli granda ol ĝia numeratoro); nepropra frakcio (kies numeratoro estas pli granda aŭ egala al ĝia denominatoro); miksa frakcio (frakcia nombro). ➞ divido.
2 Ⓣ Parto apartigita de tutaĵo: oni uzas nur frakcion de la ricevita precipitaĵo.
3 Σ Apartigita grupo de anoj en partio, parlamento ks, havanta sian propran programon; (analoge) la frakcioj en SAT.
frakcia. Rilata al frakcio:
1 ∆ frakcia nombro (racionala nombro skribita kiel entjero plus frakcio inter 0 k 1, ekz. 2½;
2 frakcia distilado (bazita sur la nesama volatiliĝemo de substancoj, kio ebligas ilian disiĝon); frakcia kristaligado, centrifugado;
3 frakcia laboro (minacanta la unuecon de partio).
frakcii (tr) Dividi en frakciojn: frakcii petrolon, partion.
frakciado. Ago de frakcianto.
frakciismo Σ Metodo celanta estigi plurajn frakciojn interne de partio.
frakciisto. Tiu, kiu praktikas frakciismon.
ĉena frakcio, ĉenfrakcio ∆ Frakcio, kies denominatoro estas entjero plus frakcio; tiu lasta povas esti kunmetita en la sama maniero ktp.