PIV 2026 · Artikolo 4762

★frakseno

Litero F★ Fundamenta

★ frakseno BOTA falfolia, poligamia aŭ dioika arbo, kun kontraŭe duopaj plume kunmetaj folioj 3–13-folieraj, kun grapoloj el unu- aŭ du-seksaj, malgrandaj floroj, senperiantaj ĉe kelkaj specoj, kaj kun unuflugilaj akenoj (samaroj); el la norda hemisfero; iuj specioj estas orname kultivataj, iuj medicine uzataj. genro Fraxinus la folioj kaj ŝelo de frakseno estas uzataj medicine jam de antikvaj tempoj JHa ➞ oleaco, orno.
eŭrop1a frakseno frakseno kun ligno pale bruna, malmola, fortika, uzata por agrokulturaj laboriloj, mebloj k.a. specio Fraxinus excelsior
mana1a frakseno orno.