← Reen al F

PIV · 4763

fraksinel/o

fraksinel/o 🍁 Sola sp. de la g. diktamno (Dictamnus albus, sin. D. fraxinella, el rutacoj), plurjara herbo kun staraj tigoj supraparte kovritaj de nigraj glandaj haroj, kun plume kunmetaj folioj, kun grandaj blankaj aŭ rozaj floroj en glandoriĉa grapolo tiom riĉa je aromaj vaporiĝemaj substancoj, ke ĝi ekflamemas; hejma de C k S Eŭropo ĝis N Ĉinio, pororname kultivata.