PIV · 13684
rut¹o
rut1o 🍁 G. (Ruta el rutacoj) de arbustetoj k plurjaraj herboj forte k malbone odoraj, venenaj, kun plume dividaj folioj k kun flavaj floroj en apeksaj korimboj; 7 sp-oj el Makaronezio, la Mediteranea regiono k SU Azio, el kiuj R. graveolens medicine uzata i.a. sub formo de esenco.
rutino, rutozido Ⓚ ⚗ Heterozido, C27H30O16, ekstraktata el ruto k.a. plantoj, i.a. el la g. citruso; medicine uzata (plifortigas la sangkapilarojn); unu el la konsistaĵoj de la vitamino P.
kaproruto 🍁 Oficina galgo.
muroruto 🍁 Sp. de asplenio (Asplenium ruta-muraria), malalta, kun folioj duoble plume dividaj, hejma en Eŭropo, N Afriko k Azio, kreskanta en rok- aŭ mur-fendoj.