PIV 2026 · Artikolo 4986
galgo
galgo BOTA plurjara herbo kun alternaj folioj nepare plume kunmetaj, kun grapolo el blankaj, bluetaj, rozaj aŭ violetaj floroj, kaj kun longaj guŝoj; el Eŭropo, Azio kaj orient-afrikaj montaroj. genro Galega ➞ fabaco.
oficina galgo galgo kun folioj plume kunmetaj; kun floroj blankaj, pale rozaj aŭ bluetaj ĝis violaj; origine el norda Afriko, okcidenta Azio kaj Eŭropo; orname kultivata kaj medicine uzata. specio Galega officinalis Sin. kaproruto.