PIV · 4985
★galeri/o
★galeri/o
1 Longa kovrita ekstera ejo de domo, uzata kiel promenejo aŭ rigardejo: galerio de monaĥejo; korto kun graciaj arkadaj galerioj; galerioj de la Rivoli-strato. ☞ arkado, klostro, koridoro, verando.
2 Tre longa salono plej ofte uzata por elmontri artaĵojn aŭ kuriozaĵojn: la galerioj de la Vatikana palaco.
3 Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj Z, pri natursciencaĵoj. ☞ kabineto, pinakoteko.
galerieto. Balustradeto ornamanta la supron de meblo: mahagona liteto, ĉirkaŭita de galerieto Z; galerieto de skribotablo Z.