PIV 2026 · Artikolo 7923
klostro
klostro
1 KONS kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo k.s., kun muro ĉe la ekstera flanko kaj kolonaro, arkadaro aŭ fenestraro ĉe la interna.
2 KRIS monaĥ(in)ejo kun klostro 1.
klostra rilata al klostro, precipe klostro 2: klostra silento
enklostrigi enirigi iun en monaĥ(in)ejon.