← Reen al P

PIV · 12834

★promen/i

promen/i (ntr) Iri de loko al loko por plezuro aŭ sano: ili promenas ĉiam duope Z; kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Z; kiam kato promenas, la musoj festenas Z; (f) la sekreto promenados sen fino Z; lia cerbo iris promeni Z (malsaĝiĝi dum momento;  muŝo). ekskursi, migri, vagi, vojaĝi.
promeno, promenado. Ago de tiu, kiu promenas: pieda, bicikla, postmanĝa promeno; dum miaj promenoj tra Romo; promenado estas utila por la korpo same kiel por la spirito; boatpromeno, ciklopromeno.
promenejo. Loko en bieno, urbo, destinita por promenado, ofte provizita per arbornamitaj aleoj.