PIV · 12835
★promes/i
★promes/i (tr)
1 (iu) Certigi, ke oni faros aŭ donos: donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi Z; mi promesas observi, kion leĝo ordonas; ofte mano forgesas, kion buŝo promesas Z; promesi orajn montojn Z, pirojn sur saliko; promesita trezoro estas sen valoro Z; la Promesita Lando (Palestino); promesite!. ☞ esperigi.
2 (io) Doni motivon por esperi, ke io fariĝos, okazos: tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis Z; la ekspozicio promesas grandan sukceson; la jam anoncitaj prelegoj promesas interesan pritraktadon de la temo; la kongreso promesis esti grandioza Z; la vizaĝesprimo de la estrino ne promesis agrablajn aferojn Z.
promeso. Ago k vortoj de tiu, kiu promesas: disdoni Z, fari Z, plenumi Z, teni Z, repreni, forgesi Z promesojn; regali, nutri (iun) per promesoj Z; per promesoj estas pavimita la infero Z; promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa Z; min ligas promeso ne kaŝi veron Z; ili ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon X.
promesplena, multepromesa. Tia, ke ĝi entenas multajn promesojn: dikaj libroj kun plej laŭtaj k multepromesaj frazoj Z; promesplena elpensaĵo.
feliĉpromesoj. La ok promesoj de feliĉo, en la evangelio (Mateo V, 3-11).
ĵurpromeso, sanktpromeso Z. Voto.