PIV · 4095
★esper/i
★esper/i (tr) Atendi kun fido la realiĝon de tio, kion oni deziras: esperi heredaĵon B, flaton Z, panon Z, filon Z, feliĉon, la venkon; esperi ion de iu; en plej alta mizero al Dio esperu Z (fidu al li, ke li vin helpos); mi esperas, ke mi mem min helpos Z; mi esperas, ke nia voko ne restos vana Z; ŝi esperis, ke ŝi edziniĝos; tia rapida sukceso ne estis esperata de ni; prikalkuli la esperatan laborenspezon Z; ne atendita, ne esperita ofte venas subite Z; ne esperite, ne sonĝite Z (tute surprize); (abs) en malfeliĉo esperu Z; malpli esperu, pli konsideru Z; mi staras antaŭ vi, ne esperinte Z. ☞ aŭguri, sopiri, antaŭvidi.
espero
1 Stato, sento de esperanto: ŝiaj okuloj ekbrilis per espero Z; ne perdu la esperon Z; mi ne povas doni al vi la plej malgrandan esperon ricevi lokon Z; mi ne povas havi esperon ricevi oficon Z; meti sian esperon sur iun Z; espero logas, espero mensogas Z; espero panon ne donas Z; restis al mi nenia espero saviĝi; esperdona, esperplena.
2 Io esperata: doni grandajn esperojn Z; detrui ies esperojn Z.
3 Persono aŭ afero, pri kiu oni multon esperas: la sola filo, ilia espero por la estonteco Z; la povoscio de la franca lingvo estis ŝia sola esper o Z.
4 ✞ La dua el la tri teologiaj virtoj, per kiu kristano konfide atendas de Dio la eternan feliĉon k la rimedojn por ĝin atingi.
la Espero. Poemo de Zamenhof k E-ista himno.
esperebla. Povanta esti esperata: rapida resanigo estas esperebla en tiaj kazoj.
espereble. Laŭ tio, kion oni povas esperi: espereble li venos.
esperigi. Naski, inspiri esperon en: li esperigis nin pri lia veno, esperigis al ni lian venon.
esperiga. Donanta esperojn, promesplena, bonaŭgura: esperiga florado, debuto; multesperiga infano; la okuloj, kiuj antaŭ momento esprimus esperigan meditadon Z.
★malesperi (ntr) Tute ne havi esperon: ni ne devas malesperi pri la homaro; hom’ malesperas, Dio aperas Z.
malespero. Sento, stato de malesperanto: malantaŭe mizero, antaŭe malespero Z; ŝi estis tute en malespero Z; elmeti al malespero Z; enfali en malesperon Z; malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano Z.
malespera. Rilata al malespero: fajro de malesperaj pensoj Z; malespera krio Z.
malesperigi. Senigi je espero.
senespera. Tia, ke oni ne plu konservas esperon: senespera kazo, malsanatako; treni senesperan ekzistadon Z.
senespereco. Stato de iu, io senespera.