← Reen al E

PIV 2020 · 4096

★Esperant/o

Esperant/o (Vd esper/anto)
Ps. de L.L. Zamenhof okaze de la publikigo de la unua libro de lia lingvoprojekto.
(ankaŭ min.) Λ Lingvo sengenta, iniciatita de Z., kiu publikigis ĝiajn bazojn gramatikan k leksikan en 1887: la lingvo Esperanto Z; ĉi tie oni parolas Esperanton Z; Esperanto parolata Z; traduki en Esperanton Z; en bona Esperanto Z.
Esperanta. De Esperanto, rilata al Esperanto 2: la Esperanta afero, popolo; la Esperantaj kongresoj.
esperantaĵo. Io, kio rilatas al Esperanto 2 aŭ karakterizas Esperanton.
esperantano. Aprobanto de Esperanto 2.
esperantigi
Fari ion Esperanta.
Fari iun esperantisto.
esperantismo
Λ Lingva apartaĵo de Esperanto: tiu formo jam de tre longe uzata fariĝis esperantismo Z.
Penado disvastigi la uzadon de Esperanto: la interna ideo de la esperantismo; «Deklaracio pri la esenco de Esperantismo» Z.
esperantisto. Persono, kiu uzadas Esperanton: esperantisto-batalanto Z; idea esperantisto Z; la esperantista mondo Z.
esperantistaro. Tuto de la esperantistoj.
esperantisteco. La propreco de esperantisto.
esperantologo Λ Specialisto pri esperantologio.
esperantologio Λ Lingvistika studo de Esperanto. interlingvistiko.
Esperantujo. La tuto de la lokoj k institucioj, en kiuj Esperanto estas uzata: iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la interfratigita homaro Z.
peresperanta (pp agado, asocio) Uzanta Esperanton por siaj celoj: SAT estas peresperanta asocio.
poresperanta (pp agado, asocio) Celanta la disvastigon de Esperanto: la landaj poresperantaj asocioj.