PIV · 1387
aŭgur/o
aŭgur/o Z
1 Signo, interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵon: observi la aŭgurojn; solvi aŭguron K.
aŭgur6i (tr)
1 ♜ Diveni estontaĵon per observo de birdoflugo aŭ de ĉielaj fenomenoj: etruskoj instruis al Romanoj aŭguri.
2 Antaŭvidi k antaŭdiri per ia ajn rimedo: ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, k ankaŭ li aŭguras sur ĝi! X; li diris: aŭguru al mi per via aŭgura povoscio, k elvoku al mi tiun! X; la tri sorĉistinoj aŭguris al Makbet la reĝecon.
3 (f) Antaŭimagi: el tia konfuza situacio mi aŭguras nenion bonan; Litva popolo malbonon aŭguris el ĝi G (kometo).
4 (f) Esti la antaŭsigno de io: ĉu militon aŭguris sono de l’ armiloj? G.
aŭgurado. Praktikado de la aŭgura arto: knabino, kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon N.
aŭguristo, aŭguristino Z
1 Pastr(in)o, kies rolo ĉe la Romanoj estis diveni la estontaĵon laŭ la aŭguroj: Cicerono skribis, ke du aŭguristoj ne povas renkonti unu la alian sen rideto.
2 Divenist(in)o: ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝoklarigisto, nek esploristo de mortintoj X.
bonaŭgura. Signanta feliĉan okazontaĵon.
kartaŭguri. Aŭguri ies estontecon laŭ la kartoj: Filino kartaŭguris al ĉambelanino G. Sin. kartdiveni.