PIV 2026 · Artikolo 3015
desperi
desperi ntr perdi ĉian esperon: mi desperas pri l’ vivo nuna kaj pri l’ transa mondo FDi
despera sentanta aŭ esprimanta desperon: apenaŭ el la frakasitaj fenestroj aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj SPo malfacilaj tagoj pasos, ja ne ĉiam ni vivos tiel despere! OE (analoge) la desperaj bataloj de la hispanoj kontraŭ la maŭroj FDi
despero profunda malespero: el despero li iĝas ruza intriganto PDS en la despero oni havas la plej ardajn ĝuojn, precipe kiam oni forte konscias la senelirecon de sia stato OE