PIV · 3016
despot¹o
despot1o. Regnestro kies aŭtoritato estas absoluta k arbitra: la mongolaj despotoj; (f) super sia familio li estis vera despoto. ☞ diktatoro, tirano.
despota. Havanta la ecojn de despoto: despota urbestro ofendis unu urbanon Z; ofte min kolerigis liaj (de Cart) despotaj vortoj k agoj Z.
despoteco. Karaktero aŭ konduto de despoto: (f) la despoteco de la ciferoj Z.
despotismo. Politika sistemo de regado fare de despotoj.