PIV · 15718
tiran¹o
tiran1o
1 ♜ En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, k kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron: Polikrato, tirano de Samoso; Dionizio la tirano.
2 Regnestro, kies povo estas senlima k ĝenerale kruela: ĉiuj tiranoj, kiuj plorigis la teron, Sanĥeribo, Nerono, Ĝingis-Ĥano, Filipo la dua, Napoleono, paliĝas apud la nuntempaj. ☞ despoto.
3 Ordonema k senindulga mastro: sklavo kun forta mano estas plej granda tirano Z; (f) mi kontraŭstaras al la tirano fatalo! Z. ➞ tiranosaŭro.
tirana. Senindulga k kruele trudordona: tirana povo, tirane regi; tiranaj ordonoj; (f) tiranaj kutimoj (al kiuj oni ne kuraĝas malobei).
tirani. Konduti kiel tirano: li tiranis la tutan urbon; (f) tirani iun per tedaj vizitoj Z.
tiraneco. Eco de iu, kiu estas tirana: ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! Z; (f) la tiraneco de la modo.
tiranio. Regado de tirano: malnovan mondon ni detruos ĝis fundament’ de l’ tirani’ (La Internacio).