PIV · 3017
destin/o
destin/o. Tio, kio influas la sinsekvon de eventoj:
1 Supernatura forto, havanta tian influon; povo de antaŭdecido: peza faro, kiun por li rezervis la destino Z; tiuj, kiuj faras verŝon por la Destino X (oferon al tiu diaĵo). ☞ fato, sorto. ➞ fatalo, fortuno, providenco.
2 Tuto de la cirkonstancoj, kiuj influas la vivon de difinita persono, popolo k.a.: la kota rondo de la homa destino Z; nia destino estos ami Z; trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino Z; vi meritas certe alian destinon Z; la destino de Romo estis konkeri la mondon. ☞ alvokiĝo.
3 Difinita celo, uzo de objekto: laŭ la destino de ĉiu kandelabro X; ŝia perlo havis la destinon definitive ligi la florkronon Z; la destinon de tiu testamenta postlasaĵo oni ne rajtas ŝanĝi.
destin1i (tr) Efiki kiel destino 1, 2, t.e.:
1 Antaŭfiksi la celon aŭ la uzon de: la panon ŝi destinis por si, la lakton por la infano Z; la tero, kiun mi destinis por viaj patroj X; destini lokon por objekto, daton por parolado, trajnon por milita transporto; la reĝo mem destinis por vi, kion vi devas manĝi Z; jen la kabineto destinita por la lernado de mia filino Z; destinita por lernejoj historio de la literaturo Z; la homaranismo estas destinita sole nur por homoj libere pensantaj Z; domoj destinitaj esti ŝtonamaso X.
2 Atribui per antaŭdecido: por li destinas (Dioj) taskon, kiu ŝajnas nesolvebla Z; kiu destinis direkton por la fluo? X; la reĝo destinis por li malbonan sorton Z; la limoj al li destinitaj de la naturo Z.
3 Antaŭfiksi la vivkondiĉojn, funkcion de iu: oni destinis lin por komerca kariero; vin mi destinos por la glavo X; la virino, kiun (li) destinis por la filo de mia sinjoro X; eŭnuko, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi X; vi destinis ilin por puni X; destinita por morti; knabo certe destinita por iam fari venĝon por la patro Z.
4 Antaŭdecidi, kion iu spertos aŭ faros: se la sorto al mi destinis vivi k agadi Z; al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi Z; la sorto destinis, ke mi vivu Z; la dioj do destinas, ke mi estu la sciiganto Z; Josuo destinis al ili, ke ili estu lignohakistoj por la komunumo X.
5 Antaŭdecidi: mi de tempo antikva tion destinis X; ĝis la fina, destinita pereo Z; estis tiel destinite de Dio X; tiel destinis la sorto Z.
6 Elekti por difinita rolo: Josuo alvokis la 12 virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj X; ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando X; li pretigis buĉoferon k destinis la invititojn X. ☞ asigni, dediĉi, disponi, decidi.
destinitaĵo. Io destinita: tio estu por vi k viaj filoj eterna destinitaĵo X.
antaŭdestino, antaŭdestinismo ✞ Doktrino, laŭ kiu Dio deeterne intencas gvidi iujn homojn al savo: la antaŭdestinismo ricevis ekstreman esprimon en kalvinismo. ☞ determinismo, fatalismo. ➞ remonstranto.