← Reen al D

PIV · 3272

★dispon/i

dispon/i
(ntr) Decidi laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io: havi la rajton disponi je (pri) sia propra persono Z; la Societo disponas nur super (pri) la uzado de la kapitaloj de la Societo mem Z; li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri E. Z; la alta estraro, kiu disponas pri vivo k morto Z; disponu pri mi, kiel pri via servanto; testamente disponi pri siaj havaĵoj; (abs) homo proponas, Dio disponas Z; kie mi disponas, tie mi ordonas Z; kiel vi tie disponis? Z; leĝo disponas nur por la estonteco (Sin. dispozicii 3).
(tr) Havi ion, kion oni povas ĉiumomente uzi; havi tuj preta: la stabo disponas nur du aŭtojn; en tiu tempo la E-istoj disponis nenian vortaron en E.; kiu metion disponas, mizeron ne konas Z; disponu helpon al Jakob X (uzu favore al); gasto laŭplaĉe disponanta sian tagon Z; ĉiu ano disponas unu voĉon; ĉu tiuj seĝoj estas ankoraŭ disponeblaj?.
Dispozicii 1: rilate la internan disponadon Z.
Dispozicii 4: al tio disponas ankoraŭ la frua irado dormi Z; mi diros, ke vi ne estas disponita Z (akcepti ilin). decidi, estri.  proponi, mano.
dispono
Povo disponi pri iu aŭ io: havi la liberan disponon pri io; nun via tempo estas libera al via dispono Z; ŝi donis al mia tuta dispono la sumon Z; David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab X; amasigu grenon sub la disponon de Faraono X; rajto de popolo al memdispono.
Dispozicio 3: mi faros disponon Z; en mia parto mi kelkajn disponojn jam faris Z; por esti tute preta al viaj disponoj, mi alvenos lundon Z; oferoj flankaj estas uzataj laŭ la dispono de la oferantoj mem Z.
disponaĵo. Io disponata aŭ disponebla: la mastruma sistemo de komputilo asignas disponaĵojn al taskoj.
disponigi. Meti sub ies disponon, cedi, lasi al iu: disponigi ĉambron al grupo.