← Reen al D

PIV · 2859

★decid/i

decid/i (tr)
Post pripenso, definitive fiksi, kio devas esti farata: mi jam de longe tion decidis Z; mi decidis veni Parizon Z; se ni decidos fari ion oficialan […] Z; mi decidis, ke mi nun ne veturos Parizon Z; se la plimulto decidos, ke oni devas trakti […] Z; estis decidite, ke ĝi restu nun en la kortego Z; la Eternulo decidis, k kiu malhelpos? X; ne rapidu, trankvile decidu Z.
Meti finon al (demando, diskuto, proceso ks), venkigante unu el la partioj: kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li Z; juĝanto decidas, kiel li vidas Z; decidi favore al iu, kontraŭ iu; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito Z; post matura interkonsiliĝo ni decidos pri nia sintenado Z; li konfesis, ke la demando pri ŝanĝoj devas esti decidata de la E-istoj mem Z; batalo rapide decidita Z; (f) la loto decidas inter potenculoj X; ĉe tiu malsano unu horo povas decidi inter vivo k morto Z. arbitracii, difini, solvi.
decido
Ago de decidanto 12: la Komitato eble faros ian decidon eraran Z; la tuta decido estas de la Eternulo X; lasi ion al ies decido Z.
Io decidita 12: ia tre malfacile atingita decido Z; juĝista decido ( verdikto); ŝanĝi sian decidon; la decido reiri estis alprenita la matenon de la 13a tago; ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaŭefarita decido Z; por la decido de la demando estas kreita komitato Z; tiu demando iom post iom per la uzado ricevis decidon pli difinitan Z; publikigi decidon Z; la teksto de la decido Z.
decida. Prezentanta aŭ esprimanta decidon:
decida tono Z, sinteno; agu decide Z. certeco, energia, firma;
la Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan Z; decida batalo, argumento, pruvo, cirkonstanco; mi ne povas decide diri, kian formon ni devas uzi Z. aŭtoritata, definitiva, gvida.  punkto.
decidebla 💻 Tia, ke oni povas determini per finiĝonta algoritmo, ĉu ĝi estas vera: la haltproblemo por turinga aŭtomato estas nedecidebla; decidebla aro (aro, por kiu ekzistas algoritmo por decidi, ĉu io estas membro). komputebla.
decideco. Eco de io decidita.
decidema. Kapabla facile decidi, ne inklina al dubo k hezito: decidema mieno, knabino; decidemo estas la ĉefa kvalito de registo. despota, ordonema.
decidigi
Fari, ke iu decidu: mi decidigis mian amikon veni en la hospitalon; nur monmanko decidigis nin halti. konvinki, persvadi, puŝi, alkonduki, cedigi.
Fari, ke io estu decidita: tiu parolo decidigis la militon.
decidiĝi
Iĝi decidanta, ekpreni decidon: mi ne povas decidiĝi al tia ofero; li fine decidiĝis elpaŝi kun la projekto.
Iĝi decidita: lia sorto decidiĝis subite.
antaŭdecidi. Decidi pri la estonteco, proponi al si kiel projekton.
antaŭdecido. Antaŭe preta decido. antaŭjuĝo.
fordecidi. Decidi la forlason de io, rezigni pri: fordecidu la malbonon kontraŭ via popolo! X.
memdecido. Spontana decido, de neniu influata aŭ trudita, pri sia propra sorto: agnoski al minoritato rajton pri memdecido.
nedecidebla. Ne prezentanta solvon, ne ebliganta decidon: nedecidebla demando Z.
nedecidema, sendecida. Ne kapabla ekpreni decidon, hezitoplena: li restis kun klinita kapo, sendecide.
juĝdecido. Verdikto.
propradecide. Laŭ sia persona decido: mi ne havas la rajton fari propradecide iajn ŝanĝojn en la Lingva Komitato Z.