PIV · 13065
★puŝ/i
★puŝ/i (tr)
1 Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko: puŝi veturilon B; li puŝis la boaton per hokstango; puŝi pordon per la piedo; puŝu la levilon ĝisfine; ŝi puŝis min per la manoj eksteren; ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas k penas eliri Z; ĉirkaŭ ŝi puŝis sin svarmo da virinoj, agopene k kriante Z; rustkolora ŝaŭmo fluas sur ili, puŝata de la vento B; kiam li venis hejmen, li estis puŝata k batata Z; (f) li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon Z; ĉies libero limiĝas tie, kie ĝi puŝas kontraŭ la libero de aliaj. ☞ ŝovi, peli.
2 Alkonduki al ia stato aŭ ago: li puŝas Egipton (Egiptujon) al la milito B; malamiko diros, ke al la abdikado puŝis min Generalo S. Z; vi min elpelus el la regno, k vi puŝus min al la mizero Z; malplena sako puŝas al peko Z; puŝata de la deziro vidi B, de la entuziasmo B; forte puŝata de la cirkonstancoj, mi decidis elpaŝi jam nun Z; pro la intergentaj malamoj la homaro estas fatale puŝata al novaj katastrofoj. ☞ instigi. Rim. Puŝi distingiĝas de peli, ĉar ĝi entenas ideon de senpera kontakto, k metafore tiun de pli kruda forto.
sin puŝi, puŝiĝadi (f) Energie klopodi atingi pli altan pozicion: li al generaleco sin puŝas Z; fripono, kiu per malnoblaj servoj puŝis sin en la mondumon; mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario! Z. ☞ intrigi.
puŝo
1 Forta ekpremo, kiu delokigas: «Marŝ’!» ekkriis la kvara, k donis puŝon al sia antaŭinto Z; blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj Z; vento venis en formo de sinsekvaj puŝoj, k forpelis la nebulon Z; mi direktis ventan puŝon kontraŭ la tiliojn Z; (f) en ĉi tiu lando nia ideo ricevis la unuan potencan puŝon antaŭen Z; furioza puŝo de pasio atakas nun la pastrinon Z. ➞ puŝpeco.
2 Frapo, bato, farata kun malamika intenco: li ricevis puŝojn de la patro; la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn Z; per unu puŝo de ponardo Z; (f) malgraŭ ĉiuj ventoj k puŝoj E. vivis k kreskis regule Z.
puŝado. Daŭraj aŭ ripetaj puŝoj: per puŝado de la piedo Z.
puŝegi. Tre forte puŝi: la vento puŝegis la plenblovitan velon Z.
puŝiĝi. Suferi krudajn premojn de iu aŭ io hazarde trafita: puŝiĝi per la kapo al la muro; vi iros sendanĝere vian vojon, k via piedo ne puŝiĝos X; (f) la entrepreno puŝiĝis je malhelpoj Z; koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo Z. ☞ kolizii, sin peli, albatiĝi.
puŝiĝado. Reciproka puŝado de homoj en amaso: la puŝiĝado sur la vojo pligrandiĝis, estis svarmado de homoj Z.
alpuŝiĝi. Peni atingi, puŝante: li alpuŝiĝis al la elirejo.
antaŭenpuŝi. Puŝi antaŭen: se via komitato estos sufiĉe aŭtoritata, por ke ĝi povu antaŭenpuŝi nian ideon pli sukcese Z.
depuŝi. Deigi, puŝante: de roka pinto oni lin depuŝis en la profundon X; depuŝinte la kapuĉon de l’ oreloj, li aŭskultis B; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, mi de tie depuŝos ilin X; (f) tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas Z.
dispuŝi. Disigi, puŝante: A. F, dispuŝante la brakojn Z; la kun ŝi renkontiĝantaj k dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo Z.
ekpuŝi. Subite puŝi: ekpuŝi la pordon; (f) tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon Z.
ekpuŝo
1 Subita puŝo: ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn Z; tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon Z; la fenestro, kiun ŝi ekpuŝe malfermis Z.
2 Subita frapo per la pugno aŭ spado.
elpuŝi. Eligi, puŝante: elpuŝi ebriulon el la drinkejo; fine ĉiuj sin elpuŝas k la ĉambro restas malplena Z; vi estos elpuŝita el via heredaĵo X; (f) la mont’ akuŝis k elpuŝis ĝemegojn K; la malbonaĵon elpuŝu ne per disputoj, sed per plibonaĵo Z; E. neniom celas elpuŝi la naciajn lingvojn Z; granda pleneco de vivo, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta Z.
enpuŝi. Enigi, puŝante: L. L., kiu estas preskaŭ enpuŝata tra la pordo Z; mi volonte enpuŝus al ili mian bekon en la bruston! Z; mi enpuŝos al vi la tranĉilon en la korpon! Z.
forpuŝi
1 Forigi, puŝante: li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis Z; du kontraŭaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian; (f) de l’ fremdulo forpuŝas min la timo Z; jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, forpuŝis vin la manko de iloj por sin trabati Z.
2 Repudii: mi estas ja seninfana k soleca, elpelita k forpuŝita X; vidvinon, forpuŝitinon […] li ne prenu kiel edzinon X.
3 (f) Malakcepti, rifuzi: forpuŝi peton Z, admonon X, instruon X; en ŝia kapo naskiĝadis duboj k timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin de si Z.
interpuŝiĝi. Reciproke puŝiĝi: interpuŝiĝo de atomoj; joniĝo pro interpuŝiĝo.
kunpuŝiĝi. Puŝiĝi unu kontraŭ alia: en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano Z; ni tri batalos en la kunpuŝiĝo Z.
repuŝi. Puŝi en kontraŭa direkto: G. D., kiun li prenas por Klaŭdino, k kiu lin krude repuŝas Z; repuŝi malamikojn Z; la atako estis repuŝita; (f) repuŝi iun kun malestimo; David repuŝis siajn homojn per la vortoj X; repuŝi malagrablan rememoron.
repuŝo, repuŝado Ψ Nekonscia psikomovo, celanta teni nekonsciaj ideojn, memoraĵojn, imagaĵojn aŭ inklinojn. ☞ cenzuro 2.
surpuŝo ⊕ Puŝo de tereno sur alian, kun delokiĝo de ĉ. 1 km.
surpuŝiĝi. Esti puŝata sur ion: subite li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko Z; G., kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur la ankron Z; la ŝipeto surpuŝiĝis sur rifon Z.
trapuŝi. Traigi per puŝo: malgranda aperturo, tra kiu oni povus sin trapuŝi Z; kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la mustruo? Z; li trapuŝiĝis tra la amasoj da pasantoj; sin trapuŝadi Z (sin entrudi).
dentopuŝi Z (ntr) Kreskigi al si dentojn.
falpuŝiĝi. Fali, renkontinte obstaklon per la piedo: por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono X; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili X; la literoj aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn, sur kiuj ili devis stari Z; (f) li estos ŝtono de falpuŝigo X (f: malfacilo, kiu pekigas). ☞ stumbli.
ventopuŝo. Aerblovo, rapide fluktuanta pro la frotado kontraŭ la grundo: fortegaj ventopuŝoj Z.