← Reen al C

PIV · 2436

cenzur/i

cenzur/i (tr) Esplori k kontroli presaĵojn, precipe laŭ politika k morala vidpunktoj: cenzuri libron, gazeton, filmon.
cenzur1o
Σ Kontrolo cenzuranta, ĝenerale ŝtata: mi pensas, ke apartajn ekzemplerojn la cenzuro tralasos Z; kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro […] Z; stampa marko por la cenzuro Z.
Ψ Psika mekanismo, per kiu la bildoj k sentoj malpermesitaj de morala aŭ socia idesistemo estas aŭtomate repuŝataj en la nekonscion.
cenzuristo. Oficisto, komisiita por cenzuri: al simpla cenzuristo povas iri ĉiu, sed al la estro […] Z.
forcenzuri. Malpermesi, malaperigi per cenzuro.