PIV · 2437
cep⁸o
cep8o 🍁
1 Sp. de aliumo (Allium cepa var. c.) kun tunika bulbo blanka, ruĝa aŭ de flava ĝis bruna, ronda k laŭakse simetria; legomo kultivata kiel unujara aŭ (por semproduktado) dujara ekde 3 00 j.a.K. en Egiptio k Mezopotamio, nun en ĉiuj mez- k milde-varmaj regionoj. ☞ ŝaloto.
2 👥 La bulbo de cepo 1: frititaj cepoj; ceposupo. Sin. cepbulbo.
tubocepo 🍁 Sp. de aliumo (tuba aliumo), parenca al cepo, kun ne tre videbla bulbo, kun tufo de cilindraj, kavaj folioj, kies malsupra parto, blanka, mola, sukoriĉa, estas uzata en kuirarto.