← Reen al B

PIV · 2301

★bulb/o

bulb/o
🍁 (pp semplantoj) Organo, ĝenerale subtera, konsistanta el dika, mallonga tigo portanta malsupre radikojn k supre multajn, ofte grasajn, pli-malpli skvamformajn foliojn dense sidajn ĉirkaŭ burĝono: bulbo de lilio, de tulipo, de ajlo. bulbilo.
(evi) Bulbo de cepo: ni manĝis senpage poreojn, bulbojn k ajlojn X; mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn Z.
Objekto kun formo de bulbo: oni de malproksime rekonis la bulbojn de la slavaj preĝejoj; bulbo de relo (kun bulboforma sekcaĵo).
a) (bulbus) Pli dika ekstremaĵo de iuj organoj: olfakta bulbo (Vd oftalmo). b) = oblonga mjelo (medulla oblongata). Sin. mjelencefalo.
bulba. Havanta formon de bulbo: bulba angulaĵo; 🏠 bulba kupolo de rusaj preĝejoj; dubulba relo.
firma bulbo 🍁 Bulbo, precipe konsistanta el globa aŭ ovoida tiga parto supre portanta burĝonon, ĉirkaŭitan de maldikaj membranoj aŭ skvamoj, restaĵoj de la folibazoj (ekz. bulbo de krokuso); kelkfoje taksita kiel bulbeca rizomo.
kunmeta bulbo 🍁 Bulbo, konsistanta el elementaj etaj bulboj (bulberoj) facile apartigeblaj de la tuto, ekz. ĉe ajlo.
skvama bulbo 🍁 Bulbo, precipe konsistanta el folioj relative mallarĝaj (ekz. bulbo de lilio).
tunika bulbo 🍁 Bulbo, precipe konsistanta el folioj (tunikoj 5) tre larĝaj, tute ĉirkaŭantaj la pli internajn foliojn (ekz. bulbo de cepo).
bulbero 🍁 Elementa, eta bulbo de kunmeta bulbo.
idbulbo 🍁 Subtera bulbilo, naskiĝanta aksele de folioj de bulbo.
poliobulbito Epidemia malsano simila al poliomjelito, sed trafanta la oblongan mjelon.
pseŭdobulbo 🍁 Ŝajnbulbo.
harbulbo La pli dika ekstremaĵo de la harradiko.
mjelbulbo = bulbo 4b.
okulbulbo Vd okulo.
ŝajnbulbo 🍁 (pp iuj orkidacoj) Bulboŝajna dikaĵo, konsistanta el tigbazo, al kiu iufoje aldoniĝas kuntuŝaj folibazoj, portanta adventivajn radikojn.
tigbulbo 🍁 Ŝajnbulbo.