PIV · 5274
★glob/o
★glob/o
1 Sferforma objekto aŭ korpo: astronomia globo; bilarda globo; globo de kroketo; ruladi keglajn globojn Z; geografia globo Z (globuso); (analoge) sur la tuta tera globo Z; la globo de la okulo Z; ⚕ ezofaga globo (Vd ezofago). ☞ bulo, kuglo, sfero, ruli.
2 Sfero el vitro, uzata por difuzi la lumon de lampo.
3 Ⓣ Sfero el tre dura ŝtalo, uzata en rulujo, por provado ktp: globo de valvo, de lagro; globkrajono.
4 ∆ a) La aro de ĉiuj punktoj en tridimensia spaco, kies distanco al fiksa punkto (la centro) ne superas (aŭ malsuperas) donitan nombron (la radiuson). b) (pli ĝenerale) La aro same difinita en metrika spaco. ☞ bulo, sfero.
globeto
1 Malgranda globo: aerglobeto (veziko, bobelo); sangaj globetoj (Sin. sangoglobetoj, globuloj).
2 Ludobjekto, el diversaj materialoj, kiujn la infanoj rulĵetas laŭ diversaj reguloj, por atingi ian linion aŭ kuntuŝi globeton de kunludanto: ludi globetojn.
globino Ⓚ ⚥ (kn) Globforma proteino, kombiniĝanta kun hemo en heteroproteinon (heteroglobinon).
duonglobo. Hemisfero.
celglobo ♠ En globludo, pli malgranda globo, kiun la ludantoj devas celi per siaj pli grandaj globoj.
heteroglobino Ⓚ ⚥ Heteroproteino, konsistanta el hemo k globino, kiu transportas aŭ staplas oksigenon.
hemoglobino
1 Heteroglobino, konsistanta el hemo k globino, kiu koloras i.a. la ruĝajn globulojn de la vertebruloj: danke al sia kapablo nestabile kombiniĝi kun oksigeno k karbona dioksido, hemoglobino transportas tiujn gasojn tra la organismo. Sin. sangoglobino.
2 (ark.) Heteroglobino.
hemoglobinemio, hemoglobinurio ⚕ Ĉeesto de hemoglobino en la sangoplasmo aŭ resp. en la urino, pro hemolizo.
ĵetglobo ⛷ Metala globo, pezanta 7,257 kg, kiun oni devas ĵeti kiel eble plej malproksimen per unu mano.
mamgloboj. Junaĝaj rondaj mamoj.
mioglobino Ⓚ ⚥ Muskolglobino.
muskolglobino. Heteroglobino de la striitaj k kora muskoloj, kiu staplas oksigenon. Sin. mioglobino.
platoglobo Z, platglobo. Mapo, prezentanta aŭ la tutan teran globon (tera platglobo), aŭ la tutan ĉielan volbon (ĉiela platglobo). ☞ globuso.
sangoglobeto. Ĉiu el la ĉeloj transportataj en la sanga plasmo. Sin. globulo. ☞ leŭkocito, eritrocito.
sangoglobino Ⓚ ⚥ Hemoglobino 1.
terglobo. Tero, konsiderata kiel globo.