← Reen al K

PIV · 8583

★krajon/o

krajon/o. Maldika koloneto el grafito aŭ alia substanco, entenata en ligna bastoneto, k uzata por skribi aŭ desegni: karbokrajono, farbokrajono.
krajoni (tr) Skribi aŭ desegni per krajono: krajoni notojn sur la marĝeno; krajoni profilon de knabino.
ĉukkrajono. Puŝkrajono, kies grafitaĵo estas tenata per ĉuketo.
globkrajono. Krajono, entenanta specon de inko, kiun globeto, ruliĝanta en ĝia pinto, demetas sur la paperon.
puŝkrajono. Krajono, kies grafitaĵon oni eligas per puŝo.
ŝraŭbkrajono. Krajono, kies grafitaĵon oni eligas per ŝraŭbado.