← Reen al S

PIV 2020 · 14415

★skrib/i

skrib/i (tr)
Desegni simbolojn prezentantajn ideojn aŭ vortojn aŭ sonojn, precipe per krajono, plumo aŭ peniko sur papero ks: skribi maldike, grase, dense; skribu per prestipoj, per majuskloj; skribi legeble, nelegeble Z; ĉu vi povoscias skribi bele (okulplaĉe) k ĝuste (laŭ la ortografio) ?; li scias skribi la grekajn, hebreajn literojn, la ĉinajn ideogramojn; skribi muzikajn notojn; la sonon ŝ oni skribas laŭ la lingvoj per ch, sh, sch, sk aŭ sci; la malnova abocolibro ĝis nun estis nur skribita, k ĝi staris apud la nova, la presita Z.
Kovri, plenigi per tiaj signoj: li jam skribis tri paĝojn; skribi ĉekon, formularon.
Esprimi ideojn aŭ pensojn per tiaj signoj: mi skribis kelkajn vortojn sur aparta papereto Z; malsaĝulo ĉie sian nomon skribas Z; li skribis sian nomon per kreto sur la trabo Z; skribi mian aprobon sur la manuskripton mem mi ne povas Z; altaro, sur kiu estis skribite: Al Dio Nekonata N; pardonu, ke mia letero estas skribita iom akre Z; (f) Mi skribos Mian leĝon sur ilia koro X; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Z; skribita sur la akvo, sur la sablo (pp ekz. neplenumota promeso).
Verki aŭ komponi: skribi romanon B; en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn Z; tiu Libro, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis Z; se vi prenos bonan verkon verkitan nun k alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj […] Z; estas tre bone, se s-roj E. k L. skribos ian melodian muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj E-aj Z; nu, mi certe legis la vian (novelon), kiel bone skribita! Z; li skribas en la gazetoj, en revuoj.
Sciigi, skribante leteron: skribu tuj al mi la rezultojn; mi ankaŭ skribis al vi pri la «Adresaro» Z; mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon, ke li neniam venu antaŭ miaj okuloj Z; (abs) li skribas hejmen ĉiusemajne; se vi ĝin ne ricevis, volu skribi al S-ro G. Z; s-ro V. L. skribis al mi antaŭ 3−4 jaroj Z; tio tute ne estas tiel granda malfeliĉo, kiel vi skribas Z.
Formaligi, registri skribante: respondis Pilato: kion mi skribis (verdiktis), tion mi skribis N; Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon X (kondamnis al sufero); ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn X; mi ne kredas, ke hom’ rajtus treti la diajn, daŭrajn, ne skribitajn leĝojn; la skribita juro (kontraste al la moro); ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? Z; «bonfaroj alportas benon» estas skribite Z (en la Biblio).
💻 Meti datenojn en memoron: skribi datenojn sur diskon. legi, registri, ŝargi.
skribo
Ago de iu, kiu skribas: rapida skribo B; skribo de tia letereto kostos al vi ne pli ol du minutojn.  skriboĉambro, skribovaro.
Maniero skribi: bela, legebla skribo B; rekta, oblikva, misoblikva (de maldekstre supre al dekstre malsupre) skribo; monumenta skribo; fonetika skribo; la Brajla skribo (per reliefaj punktoj); la skribkaraktero de mia frato Z.
Io skribita: tiun skribon mi ne povas legi; diron oni neas, skribo ne pereas Z.  skribarto.
Verko: kiel ĝi estis nomata en la malnovaj Islandaj skriboj Z; komentarii partaĵon en la Sankta Skribo Z (Biblio).
skriba. Farita per skribo: parola literaturo k skriba literaturo Z; la araba skriba lingvo.
skribe. En skriba formo aŭ maniero: ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole Z.
skribado
Maniero skribi.
Verkado: nun la skribado de ia artikolo fariĝas por mi ĉiam pli malfacila Z.
skribaĵo. Io skribita.
skribejo. Ĉambro destinita por skribado.
skribilo. Iu ajn objekto, kiu servas por skribi: prenu al vi grandan skribtabulon k skribu sur ĝi per homa skribilo X; ilia peko estas skribita per fera skribilo sur la tabelo X. grifelo, krajono, globkrajono, plumo, fontoplumo, peniko.
skribilaro. Tuto de la objektoj, utilaj por skribi: skribilaro konsistas el inkujo, sablujo (nun: sorbopapero), plumoj, krajono k inksorbilo Z. garnituro.
skribisto
Homo, kies profesio estas skribi por la aliaj: skribisto simple transskribas paperojn Z; la mirinda ekzakteco de la egiptaj skribistoj.
ב Leĝisto 2: gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas ĉefseĝojn en la sinagogoj k ĉeflokojn ĉe festenoj X.
skribmaŝino. Tajpilo.
skribsubaĵo. Plataĵo, ordinare provizita per granda sorbopapero, sur kiun oni metas la paperon skribotan.
alskribi
Aligi skribe: kiam oni estas alskribitaj al ia religia komunumo Z; alskribi sin malkaŝe al komunumo de senreligiuloj Z.
Atribui: la multpezecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas Z.
Aldoni skribe: al mia letero mia filino alskribis kelkajn dankajn vortojn.
alskribiĝi. Aliĝi, enskribiĝi: alskribiĝi al ia klubo Z
ĉirkaŭskribi
Marki limon ĉirkaŭ; enfermi en limojn: ĉirkaŭskribi temon, esploron.
Desegni geometrian figuron ĉirkaŭ alia donita tiel, ke ne ekzistas pli malgranda simila figuro enhavanta tiun ĉi.
eksterskribi Desegni cirklon apud triangulo tiel, ke ĝi tanĝas unu lateron de ekstere k la pluigaĵojn de la du aliaj.
enskribi
Meti skribe en ion: ĝi estis enskribita en la Nomaron sub No. 54 Z; en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto Z; (f) en Via libro estas enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj X; glore enskribi sian nomon en la historion Z; ĉiuj homoj havas nur unu religion, kiu estas enskribita en la koro de ĉiu homo sub la nomo de konscienco Z; enskribu en vian memoron Z; esti bone enskribita ĉe iu Z (ĝui ties favoron).
£ Registri kiel ŝuldon aŭ bonhavon: tiun ĉi sumon mi enskribis en vian kalkulon Z, en vian krediton Z, en vian ŝuldon Z; mi 5 rublojn danke enskribis por la «Biblioteko» Z.
Desegni geometrian figuron ene de alia donita tiel, ke ne ekzistas simila figuro pli granda ene de tiu ĉi.
enskribo. Tio, kio estas enskribita: enskriboj gravuritaj sur ŝtono.
enskribiĝi. Iĝi enskribita: ĉu vi jam enskribiĝis por la kongreso?.
memskribaĵo
Aŭtografo.
Holografo.
misskribo. Eraro senkonscia en la skribo.
nepriskribebla. Tia, ke oni ne povas ĝin priskribi: kun nepriskribebla entuziasmo; nepriskribebla pejzaĝo; la dua estas nepriskribeble malbela Z.
neskribuzita. Tia, ke oni ankoraŭ nenion skribis sur ĝi: neskribuzita griza papero Z.
postskribo. Alineo, aldonita lastmomente ĉe la fino de letero, post la subskribo.
priskribi. Distinge k vive prezenti ion per vortoj, tiamaniere, ke la aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe precize imagi: li priskribis al ŝi la lokon, kie la frato enterigis lian kadavron Z; la loko estis priskribita al ŝi tute precize Z; priskribi katastrofon, aventuron B; tio ne estas facile priskribebla Z.
priskribo. Ago k vortoj de iu, kiu priskribas: lia priskribo estis tiel malpreciza, ke ni ne povis retrovi la domon; tie troviĝas marĉejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto Z; ŝia beleco estis super ĉia priskribo.
reskribi
Skribi denove, kun aŭ sen modifoj: mi almetas ĉi tie du kopiojn de tiuj reskribitaj versoj Z; la trian akton li reskribis jam tri fojojn; reskribi filmon.
Skribi responde al la sendinto de letero: mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al mi Z.
subskribi
Skribi ion sub io: se la ekzamenisto subskribas sub la tradukita verko, ke li trovis ĝin […] Z.
Skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon aŭ sian aprobon: tian kontrakton la firmo povas sendi al mi, k mi ĝin subskribos Z; la artikolo devis enhavi laŭdon de E-o, k tial subskribi ĝin per mia nomo estus nekonvene Z; poŝtkarto subskribita de ĉiuj partoprenintoj Z; al ĉiuj subskribintoj mi esprimas […] Z; subskribi abonon, ĉekon, traton.
subskribo. Nomo skribita sube de dokumento por pruvi la aŭtorecon aŭ aprobon: mi ne donis al la artikolo mian subskribon Z; kun nelegebla subskribo; la Deklaracio portos la subskribojn de plej eminentaj E-istoj Z. signaturo.
superskribi
Skribi vorton super alia vorto, kiun oni volas ŝanĝi: en la librotenado estas malpermesite superskribi literojn aŭ ciferojn.
💻 Skribi datenon en memoron, tiel detruante la datenon, kiu estis tie antaŭe: superskribi la malnovan version.
surskribi. Formale aŭ oficiale skribi sur io: super la pordo estis surskribite: Administracio.
surskribo. Tio, kio estas skribita sur io: krajonitaj surskriboj; mi petas, ke la aŭtoroj ne presigu sur la novaj eldonoj de siaj verkoj surskribon Z; ni pririgardis la preĝejon k la malnovajn surskribojn de la monaĥoj Z; veluro, sur kiu estis brodita pia surskribo Z; deĉifri antikvajn surskribojn. grafitio.
teleskribilo = teletajpilo.
transskribi. Reprodukti per skribado: skribisto simple transskribas paperojn Z. kopii.
transskribo. Ago transskribi k ties rezulto: la transskribo okupis unu semajnon Z.
transskribado
Metodo de prezentado de la fonetika valoro de signoj en unu grafismo per signoj de alia grafismo: transskribado de la ĉinaj ideogramoj per latinaj literoj; la du sistemoj de japana transskribado.
Transigo de gena informo de molekulo de DNA al molekulo de RNA. replikado.  kodo 3.
inversa transskribado Transigo de la gena informo de molekulo de RNA al molekulo de DNA.
inversa transskribazo Enzimo, katalizanta inversan transskribadon.
belskribado. Kaligrafio: li donas lecionojn de belskribado Z.
kojnoskribo. Skribsistemo, uzata dum la dua k unua jarmiloj a. K. en la tuta Proksim-Oriento, k prezentanta silabojn per signoj, kies elementoj estas kojnoformaj.
manskribi. Skribi per la mano, ne per maŝino: nomaro de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj Z.
maŝinskribi. Tajpi.
petskribo, petoskribo Z. Peticio.
plenskribi. Skribi 2: plenskribi blankojn.
plugoskribado Maniero, kiel kelkaj antikvaj surskriboj estas skribitaj kun ŝanĝo de direkto ĉe la fino de ĉiu linio (tiel ke la unua linio estas ekz. skribita de maldekstre dekstren, la dua inverse, la tria denove de maldekstre ktp).
punskribo. Lerneja puno, konsistanta en la kopiado de difinita nombro da linioj aŭ versoj.
tomboskribo. Surskribo, enskrapita en tomboŝtono k informanta pri la entombigito.