PIV 2020 · 5049
garnitur²o
garnitur2o. Aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj, kiuj prezentas unu tutaĵon, komplekson, sortimenton: garnituro de kameno (horloĝo kun vazoj ktp), de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp); garnituro por la ungoj (fajliloj ktp); garnituro de manĝilaro; garnituro da butonoj por robo, da boltiloj. ☞ ensemblo, kompleto, serio.