PIV 2020 · 5048
garn³i
garn3i (tr)
1 (iu) Almeti ion al objekto, por ĝin ŝirmi aŭ plifortigi: garni muron per pikiloj, vitron per kadro, barelon per feraj ringegoj, fendon per cemento, brakseĝon per tego; fergarnita pordo Z. ☞ armaturi.
2 (iu) Almeti ion al objekto, por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino: garni bibliotekon per libroj, fenestron per vitraĵo, veston per butonoj; garni tablon, teleron; bifsteko garnita per legomoj; garni vazon per floroj. ☞ ekipi, provizi.
3 (iu) Almeti akcesoraĵon al objekto, por ĝin ornami: garni ĉapelon per plumoj; li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj Z; artefarita najtingalo garnita per diamantoj Z; domoj garnitaj per blazonŝildoj Z.
garnaĵo
1 Tio, kio garnas: vestoj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj Z; kostumo, kiu havis garnaĵon el blankaj sambukaj floraĵoj Z; interna garnaĵo el pelto (Vd subŝtofo); libro, kiu estis bindita en veluro k havis arĝentan garnaĵon Z; perioda, monata garnaĵo (por menstruoj).
2 Ⓣ Elasta aŭ izolanta plata ringo aŭ aliformita enmetaĵo, servanta por nepenetrebligi tuboflanĝon, kaldronon ktp.
3 🍴 Tio, kio plenigas aŭ akompanas la ĉefan elementon de plado: kotleto kun garnaĵo B; volovana garnaĵo.
ŝtopgarnaĵo. Fadenaĵo el kanabo aŭ simila substanco, servanta por hermetike fermi spacon inter flanĝoj, ĉirkaŭ pordo aŭ fenestro ks..