PIV 2020 · 15215
★ŝtof/o
★ŝtof/o
1 Teksaĵo, el kiu oni faras vestojn: lana, lina ŝtofo; fortika kotona ŝtofo; supla ŝtofo; riĉe broditaj veluraj k silkaj ŝtofoj Z; da vintraj ŝtofoj estis granda abundo Z; vestoj el Lombardiaj ŝtofoj Z; nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian gracian korpon Z; (analoge) blankaj, ruĝaj k bluaj ŝtofoj pendis sur marmoraj kolonoj X; (f) la ŝtofo, el kiu estas farataj la sonĝoj. ☞ brokato, drapo, gabardino, tafto.
2 (ark.) Materialo.
3 (ark.) Histo.
subŝtofo. Ia ŝtofo, ordinare malpeza, supla k glata, kiun oni kudras sur la interna flanko de vesto.
subŝtofi (tr) Provizi per subŝtofo: subŝtofi kimonon; multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj Z.
trikoŝtofo. Ŝtofo, farita per trikado.