PIV 2020 · 6111
hist/o
hist/o ❤ En organismo, tuto de la ĉeloj, havantaj unu saman funkcion k saman formon: epitelia, sekrecia, kuniga, kartilaga, osta, nerva, muskola histo; 🍁 ŝajnhisto (ĉe talofitoj, i.a. fungoj k algoj).
kuniga histo ❤ Konektivo.
histogenezo ⚥ Formiĝo k disvolviĝo de la histoj.
histologo. Sciencisto, kiu studas histologion.
histologio. Scienco pri la histoj.
paleohistologio. Scienco pri la fosiliaj histoj.