PIV 2026 · Artikolo 5115

genezo

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 16
  1. Genezo
  2. geneza
  3. biologi/a genezo
  4. biogenezo
  5. vivgenezo
  6. embriogenezo
  7. etn1/ogenezo
  8. glikogengenezo
  9. grund/ogenezo
  10. hist/ogenezo
  11. individugenezo
  12. kladogeneza
  13. kladogenezo
  14. nov/glukolizgenezo
  15. ov1/ogenezo
  16. vir/gametogenezo
genezo
1 ekesto (kaj komenca evoluo aŭ formiĝo) de io: multaj el tiaj mortoj okazas pro neperfektaĵoj rilate la genezon kaj/aŭ la kondukon de la elektra impulso en la koro RPi spuri la genezon kaj disvolvadon de la ĉefaj alfluoj de la ĝihadisma ideologio MD
2 historio pri la genezo 1 de io: skizi la genezon de la ideo de lingvo internacia la etnaj instrumentoj, kiujn ni uzas, havas diversajn genezojn Ko
Genezo BIBL nomo de la unua libro de la Torao, kies unuaj ĉapitroj rilatas al la formiĝo de la universo: Genezo

Unua libro de Moseo MT
geneza rilata al genezo: geneza esploro de la tragedia genro
biologia genezo, biogenezo, vivgenezo BIOL
1 estiĝo de la vivo sur la tero.
2 HIST estiĝo de vivulo el alia vivulo. ➞ ontogenezo, filogenezo, abiogenezo.
embriogenezo BIOL serio de la formoj, tra kiuj besta aŭ planta organismo trapasas de la fekundigita ovo ĝis la definitiva formo. ➞ individugenezo, ontogenezo.
etn1ogenezo estiĝo kaj evoluiĝo de etno 1.
glikogengenezo KEMI BIOL estiĝo de glikogeno el molekuloj de glukozo.
grundogenezoEKOL estiĝo kaj evoluo de grundo.
histogenezo BIOL formiĝo kaj disvolviĝo de histoj.
individugenezo BIOL evoluo de individuo 1 ekde la zigoto ĝis la plenkreska formo. Sin. ontogenezo. ➞ kladgenezo.
kladogeneza BIOL rilata al kladgenezo: kladgeneza arbo de la plantoj skemo montranta la kladojn de plantoj kaj ties evoluo
kladogenezo BIOL estiĝo kaj evoluo de kladoj. Sin. filogenezo. ➞ individugenezo.
novglukolizgenezo KEMI BIOL malglukolizo.
ov1ogenezo BIOL estiĝo kaj disvolviĝo de inseksaj ĉeloj.
virgametogenezo BIOL spermatogenezo.