← Reen al G

PIV · 5299

glukoz⁸o

glukoz8o Aldoheksozo, C6H12O6, kun dolĉa gusto, trovebla en kelkaj fruktoj (ekz. vinbero); plej ofta el la sukeroj, ĝi estas komponanto de tre multaj hidrolizeblaj karbonhidratoj: glukozo ludas fundamentan rolon en la metabolo de ĉiuj vivuloj.
glukozamino C6H11O5-NH2: n-acetilglukozamino estas monomero de kitino.
glukozemio Kvanto de glukozo en la sango: normala glukozemio varias ĉe homo inter 0,90 k 1,10 g/l; reguligo de la glukozemio; hiperglukozemiigaj hormonoj (adrenalino, kortikosterono, tiroksino, glukagono, antaŭhipofizaj hormonoj), hipoglukozemiiga hormono (insulino). Sin. glukemio.
glukozido. Heterozido, kies sakarida parto estas glukozo.
glukozurio Ĉeesto aŭ kvanto de glukozo en urino, pro perturbo de la sukera metabolo, ordinare okaze de diabeto. Sin. glukurio.