PIV · 668
amin/o
amin/o Ⓚ Organika substanco, enhavanta nitrogenon deriveblan de amoniako: R-NH2 (unuaranga aŭ primara), R2=NH (duaranga aŭ sekundara), R3≡N (triaranga aŭ terciara), kie R estas alkilo aŭ arilo. Rim. En kunmetaĵoj, amin(o) indikas NH2-aminogrupon: aminfenolo, amin(o)acido.
metilamino. CH3-NH3, incita alkala gaso uzata en sintezoj.
katekolamino (kn) Amino, devenanta el katekolo, ekz. dopamino k adrenalino.