PIV 2026 · Artikolo 681
★amoniako
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ amoniako KEMI
2 akva solvaĵo de amoniako 1 (enhavanta NH4OH) kun ties sama odoro: ftiza profesoro almetas boteleton da amoniako al sia nazo Z
amoniaka rilata al amoniako: amoniaka haladzo
amoniakeca havanta la ecojn de, aŭ similajn al tiuj de amoniako.
amoniakecigi fari solvaĵon amoniakeca.
amoniakigi konverti organikan nitrogenon al amoniaj jonoj.
sal1amoniako (arĥaismo) = amonia klorido.