PIV · 14520
★solv/i
★solv/i (tr)
1 Ⓚ Homogene k stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason: solvi salon en akvo B; amonio klora [amonia klorido] 0,5, zinko sulfura [zinka sulfato] 1,25, solvu en akvo distilita 200 Z; natria jodido solvita en acetono; (f) la larmosolvita stilo de Baghy K. ☞ emulsii, fandi.
2 Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo: solvi enigmon, malhelpaĵon, konflikton, malfacilaĵon; solvi ĉiujn disputojn k dubojn en lojala interkonsento Z; la vivo mem jam longe solvis la demandon Z; Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn X; solvi la intrigon.
solvo
1 Ⓚ Ago solvi.
2 Respondo al dubo, demando; klarigo de problemo, de implikita situacio: vi ne trovus la solvon de mia enigmo X; la fabelo havas harmonian solvon Z.
solva. Rilata al solvo: solva varmo, povo.
solvado. Agado de iu aŭ io solvanta:
1 faru la solvadon kun zorgo;
2 la komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj duboj Z.
solvaĵo Ⓚ Tuto de la solvita(j) substanco(j) k de la ĝin (ilin) solvinta likvo: solvaĵo de natria klorido; diluita, koncentrita solvaĵo. ☞ suspensio.
solvanto Ⓚ Substanco, per kiu oni solvas.
solvanti, solvantumi (tr) Ⓚ Provizi molekulon per tavolo aŭ ŝelo da solvanto unu- aŭ kelk-molekulojn dika: solvanti per akvo estas hidrati; solvantiĝa varmo (varmoefiko ĉe solvado).
solvebla. Tia, ke ĝi povas esti solvita: solvebla metalo B; nesolvebla problemo.
solviĝi. Iĝi solvita:
1 naftaleno bone solviĝas en benzeno; (f) sed lia idaro jam plene k por ĉiam solviĝas en la dirita gento Z; ĉiam pli densiĝante, la nuboj en la pasinta jaro solviĝis per fulmotondro Z;
2 la enigmo simple solviĝas Z.
solvilo = solvanto.
desolvi. Deigi per solvado: la sigelvakso desolviĝis Z; la ekstera falsa brilaĵo desolviĝas Z.
dissolvi. Disigi en solvo: la petrolo dissolvos tiun rustan kruston; (f) la fantomoj dissolviĝis en nebulon Z; en la Kristana urbo la sorĉo dissolviĝos Z.
dissolvo
1 Ago de iu, kiu dissolvas.
2 📷 Progresiva malfermado aŭ fermado de la objektivo de kamerao: malferma dissolvo (iompostioma malfermiĝo de la obturatoro en 96 bildoj); ferma dissolvo (per kiu oni sammaniere finas unu planon); kruca dissolvo (per kiu oni anstataŭigas planon per alia, finante la unuan per ferma dissolvo k samtempe komencante la duan per malferma dissolvo).
pseŭdosolvaĵo Ⓚ Ŝajna solvaĵo: koloida pseŭdosolvaĵo (Sin. solo), konsistas el solidaj eroj (koloideroj) inter 0,2.10-9 k 2.10-12 m), homogene disigitaj en likvo.
sensolve. Ne atingante solvon: sensolve diskuti.