PIV · 8078
koloid/o
koloid/o ☐ Ⓚ Substanco, kiu en likvo disiĝas sub formo de solidaj eroj (koloideroj), ofte gluiĝemaj, laŭdimensie inter kristaloideroj k suspensieroj (t.e. inter 0,2.10−9 k 2.10−12 m): gumoj, albumino, gelateno, kolodio estas koloidoj; molekula, micela koloido. ☞ kristaloido. ➞ ĝelo, micelo, solo, solvi.
koloida
1 Havanta la econ de koloido: koloida elektrolito.
2 Rilata al koloidoj: koloida kemio.